kaj tiu pagxaro estas dedicita al mia cxefa scienca intereso - rangolistoj en flanko de scienco kaj klerigado, kaj aliaj demandoj, ligitaj al tiu temo. Rangolistoj estas ege popularaj en cxiuj vivoflankoj, sed malmultaj pripensas, ke rangolistoj estas ne nur novajxo. Ili sxangxas nian vivon. Kiel kaj kiam uzi rangolistojn, kian aldonan informon oni povas el ili ricevi, kial rangolistoj povas esti subjektivaj kaj kiel oni povas tion rekompenci kaj kiel uzi rangolistojn kiel Instrumenton por strategia evoluo - jen estas nur ero de demandoj, kiuj estos traktataj en la pagxaro
Dank’al diversaj interesoj, multaj el kiuj rezultiĝis al diplomoj, mi ŝatas rigardi la vivon de multaj vidpunktoj. Doktoro habilita pri pedagogio. Habilitiĝis, kreinte metodologion de uzado de rangolistoj por analizo de kleriga spaco. Laboras kiel vicdirektoro kaj profesoro en Instituto pir Strategio de klerigada evoluo ĉe Rusia akademio de klerigado. Doktoro pri pedagogio. Doktoriĝis pri utileco kaj riskoj de akreditacio al kvalita kresko de universitatoj. Diplomita inĝeniero pri aŭtomatigo, specialisto pri manaĝerado. Adjunkto scienca de AIS pri kibernetika pedagogio. Magistro de AIS pri kibernetika pedagogio. Bakalaŭro pri sekureco de perkomputilaj retoj.

En la pagxaro oni povos trovi bazan informon pri mia scienca agado, interalie:

Artikoloj

Artikoloj, ankay en aliaj lingvoj

Monografioj

Monografioj, tekstoj de tezoj kaj aliaj grandampleksaj verkoj

Projektoj

Informo pri miaj projektoj kaj aktivaj vizualajxoj

Rangolistoj. Instrukcio pri ekspluatado

Rangolistoj trafas cxiujn partojn de socia vivo. Rangolistoj estas mezuriloj de efektiveco de multaj managxeraj decidoj. Sed, Kiel ofte okazas cxe popularaj agoj, oni supozas ilin pli utilaj, ol ili estas. Plej probable poste venas sekva ondo - ondo de seniluzigxo. Sed rangolisto estas nek panaceo nek limigilo. Rangolisto estas potenza kaj utila ilo. Kaj sam kiel cxe ajna ilo, ekzistas limoj de uzado. Antay uzado necesas konsulti ekspluatacian instrukcion kaj fakulon. Ay, parolante sciencmaniere, uzado de rangolistoj por trakti klerigian spacon kaj celante gxian plievoluigon, devas esti korekta, do en cxiu konkreta kazo gravas trovi nivelon de gxia objektiveco, limojn de uzado kaj sekvon al strategiaj celoj kaj taskoj de ekzistantaj rangolistoj.